2009
foto-kroniko
2008
foto-kroniko
2007
foto-kroniko
2006
foto-kroniko
2005
foto-kroniko
foto-raportoj
27.12 La
2a Junulara E-Semajno
11.12 La lastaj JES-programpreparoj
01.11 La
Tago de Ĉiuj Sanktuloj
17.10 Esperanto en la urbocentro
09.10 La
lasta verdeja
24.09 La Artaj Konfrontoj Arkones
02.08 La Granda Biciklado
19.06 La JES-kunveno en Burg
12.06 La Scienca Pikniko
06.06 La semajnfina somerumado
08.06 Laborkunveno
de PEJ
Pli
fruaj fotoj...
|
menuo
ĉefa paĝo
fotoraporto sonraporto

Ne tiel facilas ordigi ĉiujn programajn proponojn por ke la programgvidantoj havu sufiĉan tempon, konformajn kondiĉojn kaj la paralela programpoponaro estu senkonflikta kaj taŭga por ĉiuj. Ni perdis preskaŭ duonon de la tago por krei la programon de la JES :) Dum la laborkunveno Karina, Paweł, Marta, LukiZ kaj Irek.
menuo
ĉefa paĝo
menuo
ĉefa paĝo
menuo
ĉefa
paĝo
menuo
ĉefa
paĝo

menuo
ĉefa paĝo
menuo
ĉefa paĝo
menuo
ĉefa paĝo

12.06.2010. Varsovio. Organizata
de kelkaj jaroj en la urbocentro, malferma por la varsovianoj Scenca
Pikniko sub patronecoj de la Pola Radio kaj Scio-Centro "Kopernik", kiel ĉiam varbis scivolemon de multaj
homoj.
Inter pli ol 200 tendoj, en kiuj oni prezentadis diversajn teknikajn kaj
kulturaj aferoj, estis ankaŭ tendo de la lingvo internacia :) Baldaŭ
son- kaj foto-raportoj.
menuo
ĉefa paĝo
 |
8.06.2010 Varsovio.
Okazis sekva laborkunveno de la pola
JES-teamo. Dume oni trarigardis kalendaron de la taskoj, analizis
malklaraĵojn pri la ejoj kaj la programo, priparolis la budĵeton
kaj serĉis demandojn antaŭ la LKK-kunveno en Burg, kie la 2a
JES okazos kaj kie baldaŭ, post semajno, renkontiĝos ambaŭ
flankoj de la organiza teamo. |
 |
8.06.2010 Varsovio.
La varsovia esperantistaro preparas sin
al la Scienca Pikniko, scienc-populariga aranĝo, kiu celas
prezentadon de novaĵoj en formo de foiro. Ĉi-foje, la duan
fojon jam, la urbo akceptis proponon de la esperantistoj inter la
sciencaj novaĵoj prezenti ankaŭ progreson de Esperanto.
Pli da informoj post okazigo de la Scienca Pinkiko. |
4-6.06.2010 Pułtusk.
Iom da freneza ripozo en la naturo
neniam malhelpas. Kun
tiu ĉi nobla penso la biciklanta branĉo de Varsovia Vento
kvazaŭ oficiale malfermis periodon de la semajnfinaj biciklaj
ekskursoj. 6 el inter ni venis al Pułtusk, 60 km. for' de Varsovio, kie
en arbaro ĉe la bordo de la rivero Narew simple amikumis kaj ĝuis
la tendaran etoson :)
menuo
ĉefa paĝo
 |
28-30.05.2010. La
44a Boatado en Litovio. Kiel ĉiam sukcesa,
ĉar sendepende de la veterkondiĉoj la ŝatantoj de
la aranĝo laŭ la ebloj simple venas kaj boatumas.
Ĉi-jare ripetiĝis bonega suna vetero dum la tuta
semajnfino. Eĉ pli, ne blovis ĉi-foje.... Baldaŭ
son- kaj foto-raportoj. |
 |
1-3.05.2010 Varsovio.
Trideko da partoprenantoj el kelkaj
urboj de Pollando kun gastoj el Ĉeĥio, Britio kaj Germanio,
pasigis semajnfinon dum la kunveno de PEJ, kies ĉefa celo estis
elekto de estraro por la venontaj du jaroj. Dume oni prezentis agadon de
la pola junularo, organizis konkurson pri la nova emblemo de PEJ, kaj
elektis novan estraron, al kiu aliĝis: Agnieszka Rzetelska, Zuzanna
Samborska, Natalia Antolak, Leszek Dobrowolski, Przemysław Wierzbowski
kaj Łukasz Żebrowski. Pli da informoj serĉu en la oficiala paĝo
de la Pola Esperanto-Junularo la
paĝo de PEJ la
fotoj |
 |
20.04.2010 Parizo.
La pariza randevuo en "Café Espéranto"
kun Varsovia Vento okazis la 20an de la aprilo, vespere, en La Commune (Café
associatif) - 12 rue d'Aligre - 75012 Paris. En la programo krom
renkontiĝo kun la redakcio de VVE okazis koncertoj de Platano (Pafklik)
kaj Natas (rap français). Pli da fotoj: Fecebook |
 |
14-23.04.2010 Varsovia
Vento en Parizo. Parte pro
emo renkontiĝi kun geamikoj kaj ekkoni la esperantistan realecon en
la ĉefurbo de Francio, parte pro kunlaboro pri la elsendoj de
Varsovia Vento, ankaŭ pro la turismaj kialoj, pli ol semajno
Varsovia Vento gastis en Parizo.
Pli da fotoj: Fecebook
Ipernity
|
menuo
ĉefa paĝo
pli
fruaj fotoj
|
|